Congrés de sat amikaro 2009 Pau

Artikoloj :

puce Historieto de la urbo Paŭo
puce Paŭo, verda urbo, Paŭo, ĝardena urbo
puce La kastelo de Paŭo
puce Paŭo, aeronaŭtika urbo
puce Kiel atingi Paŭon ?
puce Paŭo, per blazonoj...
puce Nia kongresejo : La liceo Louis Barthou
puce Ĉirkaŭaĵo Paŭo : Lescar
puce Paŭo : ĉu angla urbo ?
puce Paŭo, grava centro de petrola kaj petrolokemia industrioj
puce Kampo de Gurso

elŝuti

Paŭo : ĉu angla urbo ?


La genezo de la Angla Epoko :

Je la eko de la 19a jarcento la urbo gastigis la unuajn anglajn regnanojn. Nome, la soldatoj de la Velingtona Duko, kiuj invadis la sudan Francion. Paŭo kaj ĝia milda klimato logis la armeon. Ekde tiam Paŭo famiĝas transmanike. Miloj da eksterlandanoj vintrumas en Paŭo.

La britoj markas Paŭon per siaj spuroj :

La fameco de la bearna urbo kreskas, des pli ke la skota doktoro Alexander Taylor laŭdas la kuracan paŭan klimaton. Britaj riĉuloj kunportas sian vivstilon kaj iom post iom modeligas iujn kvartalojn britmaniere. Venas ankaŭ usonanoj, brazilanoj, rusoj... Sed pli fortas en la urbo la spuro de la anglaj aristokratoj. Tiel aperas la unua kontinenta golfejo (1856), la anglikana preĝejo St Andrew kaj proksimume tri cent vilaoj en pompaj parkoj ! Je tiu epoko Paŭo estas la ĉefurbo de klimatismo, sporto kaj mondumaj festoj.

La rojalistoj rezignas favore al la respublikanoj :

Fine de la 19a jarcento, la britoj preferas restadi en Biarritz kaj ĉe la eŭska marbordo. Tiam la usonanoj anstataŭas ilin. Tiuj transatlantikaj anglosaksoj trovas en Paŭo mondumaĵojn kaj diversspecajn distraĵojn : ĉevalvetkurojn, kriketon, poloon, golfludon, ĉasadon kaj baldaŭ la aŭtomobilan sporton. Sed en la aviadhistorio tiuj nordamerikanoj lasos sian spuron ...

La fino de la anglosaksa ĉeesto :

Kun la unua mondmilito ĉesos tiu favora periodo. Paŭo konservas por ĉiam la spuron de tiu « angla » jarcento kaj oni povas plu admiri multajn vilaojn kaj parkojn, kiuj atestas pri tiu epoko.

 
OKK SAT-Amikaro 2009 - 40 rue Pasteur 64000 Pau
retadreso : satamikaro2009 (ce) gmail.com

Dank'al spip