Grundo de tradicio, grundo de bonegeco, la vitejo de Bellauc, (« Bela Loko » en la bearna) famegis antaŭ longe. Ĝia loko, komence de la krestlinio de Cuqueron parte klarigas tion : la grundoj el silica gruzo kun ferhava krusto plej bone rivelas la fajnecon de la « Petit Manseng » kaj ties kapablon oldiĝi.
En 1964, pro manko de emo al daŭrigi la familian produktadon, oni forlasis la vitojn. Bellauc forgesiĝis...
En 1997, Gil Schefchen kaj Marie-Blanche Laouénan malkovris la grundon tion deziratan, kaj cedis al la ĉarmo de Bellauc. Ili decidis redoni ĝian famon al tiu loko, ŝmirita de la fuŝaĵoj de iu moderna vitkultivado. Sur la deklivoj, vidalvide de Pireneoj, ili priplantis du hektarojn per la « reĝa » loka vitvario : la « Petit Manseng ».
Ĉi tie, ĉio celas kvaliton kaj koherecon : denseco kaj palisalteco optimumaj, tondado « Guyot » simpla, ekokultivo garantiita. La vitflegadoj nombras kaj diversas por konsistigi efikan preventon al la malsanoj. Konformigado al la naturo, efektivigo de la taskoj en rilato kun la ĉefaj naturaj ritmoj trudiĝas.
La ekologia kaj sanitara zorgado, la klopodo minimume uzi aldonaĵojn, respekto de la naturo kaj de la scio de la prauloj, pravigas la rajton uzi la vortojn « grundo » kaj « tipeco », vortoj ofte misuzataj.
Dum vinberrikolto, pluraj specigoj okazas. La grapolojn, kolektitajn en korbojn per branĉtondileto, poste aranĝitajn en aĵuraj skatoletoj, oni tuj kunportas al la proksima vinejo, por malebligi varmiĝo, premiĝo kaj oksidiĝo.
Gil kaj Marie-Blanche ĉeestos la kongreson, kaj gvidos gustumad-atelieron, dum kiu ili prezentos siajn laborojn kaj produktojn.
Retejo : www.bellauc.com