Historieto de la urbo Paŭo
Paŭo, verda urbo, Paŭo, ĝardena urbo
La kastelo de Paŭo
Paŭo, aeronaŭtika urbo
Kiel atingi Paŭon ?
Paŭo, per blazonoj...
Nia kongresejo : La liceo Louis Barthou
Ĉirkaŭaĵo Paŭo : Lescar
Paŭo : ĉu angla urbo ?
Paŭo, grava centro de petrola kaj petrolokemia industrioj
Kampo de Gurso Paŭo estis fondita en la dua duono de la 11a jarcento, aŭ komenco de la 12a. Ĝi celis regi vadejojn tra la torento (fr le gave), kiujn la ŝafgardistoj uzis por transirigi la ŝafan sezonan migradon.
La nomo de la urbo aperis en la 12a jarcento kaj la diversaj reĝoj de Bearno komencis evoluigi la urbon : En 1464, Paŭo iĝas la ĉefurbo de la reĝoj de Navaro, refuĝintoj rande de la montaro Pireneo.
En 1553, La plej famkonata reĝo de Bearno naskiĝas. Li reĝos sub la nomo Henriko la 3-a de Navaro, kaj iĝos Henriko la 4-a, reĝo de Francio kaj de Navaro.
En 1620, Ludoviko la 13-a ligas la provincojn Bearno kaj Navaro al Francio, kaj la urbo akiras parlamenton : la « Parlamento de Navaro ». Tamen, la urbo restas modesta kaj ŝuldas sian progreson al la nura termofonta turismo de la angloj kaj poste, al la eltrovo de la gasfonto en Lacq, en 1951.
De tiam, la urbo forte disvolviĝas kaj fariĝas la duaranga urbo en Akvitanio, post Bordozo.