Congrés de sat amikaro 2009 Pau

Artikoloj :

puce Historieto de la urbo Paŭo
puce Paŭo, verda urbo, Paŭo, ĝardena urbo
puce La kastelo de Paŭo
puce Paŭo, aeronaŭtika urbo
puce Kiel atingi Paŭon ?
puce Paŭo, per blazonoj...
puce Nia kongresejo : La liceo Louis Barthou
puce Ĉirkaŭaĵo Paŭo : Lescar
puce Paŭo : ĉu angla urbo ?
puce Paŭo, grava centro de petrola kaj petrolokemia industrioj
puce Kampo de Gurso

elŝuti

Paŭo, verda urbo, Paŭo, ĝardena urbo


La centro de Paŭo disponas elstaran promenejon tra parkoj kaj ĝardenoj. Palmoj kaj jukaoj sur pirenea fono. Firmiano platanfolia kaj lebanonaj kaj atlasaj cedroj, sekojoj gigantaj kaj ĉiam verdaj.

La tilioj de la Place Royale. Japan- renesanca- meksik-stilaj ĝardenoj. Kaj floroj, floroj floroj... Bonfara Paŭa klimato.

Dank’ al 750 hektaroj da verdaj publikaj spacoj kaj ĉiuj privataj ĝardenoj, Paŭo estis premiita je la rango “4 floroj” ekde 1983 kaj honorita de la Alta Nacia Premio pri urboflorado en 1990 kaj 1996.

Paŭo estas unu el la eŭropaj urboj posedantaj la plej grandan verdaĵan areon por ĉiu loĝanto (80m2/loĝ.). De parko al parko, de floro al floro, venu frandi ferian mildon en la ĝardeno-urbon.

 
OKK SAT-Amikaro 2009 - 40 rue Pasteur 64000 Pau
retadreso : satamikaro2009 (ce) gmail.com

Dank'al spip