Historieto de la urbo Paŭo
Paŭo, verda urbo, Paŭo, ĝardena urbo
La kastelo de Paŭo
Paŭo, aeronaŭtika urbo
Kiel atingi Paŭon ?
Paŭo, per blazonoj...
Nia kongresejo : La liceo Louis Barthou
Ĉirkaŭaĵo Paŭo : Lescar
Paŭo : ĉu angla urbo ?
Paŭo, grava centro de petrola kaj petrolokemia industrioj
Kampo de Gurso La unuaj balonflugoj okazas en Paŭo en 1844 kaj la unuaj flugoj per aviadilo, ekde 1909, kiam Vrajt-fratoj (Wright) malfermas la unuan tutmondan aviadlernejon en la mondo. Paŭo gastigas la nurajn sep tutmondajn aviadkonstruistojn ĝis 1914 kaj iĝas la tutmonda ĉefurbo de l’ aviado.
La milita aviadlernejo, kiu formas la spertulojn dum la Unua Mondmilito, kaj la franca lernejo de ĉasaviado tie establiĝas. Tie flugas la francoj Thénault, Simon, Codos, Bellenger, Garros, Nungesser, Guynemer, Artigau kaj Macé inter tiom da aliaj, kaj la usonanoj Lufbery, Thaw, Chapman, la fratoj Prince, Mc Connell, inter la plej famkonataj.
Nuntempe, Paŭo apartenas al la tutmonda konkurenca poluso en la aeronaŭtika sektoro Aerospace Valley kun Tuluzo kaj Bordozo. La aeronaŭtika industrio inkludas grandajn industriajn grupojn (SAFRAN, Turboméca, Messier Dowty, Examéca, MAP...), kaj multnombrajn vicentreprenojn. Kun Biarico/Bajono (Dassault) kaj Tarbezo (EADS Socata, Tarmac), la Adour-regiono estas zono forte dediĉita al aeronaŭtiko (12 000 postenoj). Tiuj entreprenoj interagas en la programoj Airbus A380 / A300 / A330 / A320, Eurocopter, Boeing kaj Embraer. Paŭo gastigas ankaŭ la bontenan centron por la militaj helikopteroj Tigre. Aparte la flughavena zono (Aéropole Pau-Pyrénées) plene kreskas kaj grupigas aeronaŭtikajn kaj aŭtomobilajn vicentreprenojn.
En Paŭo, loĝas ankaŭ la 18 RI (infanteria regimento) la 1-a kaj 18-a RCP (ĉas-paraŝutista regimento). Ĉiuj partoprenis en diversaj konfliktoj en la 20a jarcento. La 18-a RCP estis malfondita en 1961 ĉar ĝi kontribuis al la puĉo de la Generaloj en Alĝero. La paraŝutista kazerno daŭre restas en Paŭo kaj daŭre intervenas en konfliktoj, kiel ekzemple, en Afganio.