Historieto de la urbo Paŭo
Paŭo, verda urbo, Paŭo, ĝardena urbo
La kastelo de Paŭo
Paŭo, aeronaŭtika urbo
Kiel atingi Paŭon ?
Paŭo, per blazonoj...
Nia kongresejo : La liceo Louis Barthou
Ĉirkaŭaĵo Paŭo : Lescar
Paŭo : ĉu angla urbo ?
Paŭo, grava centro de petrola kaj petrolokemia industrioj
Kampo de Gurso Nia kongresejo origine estis jezuita mezlernejo konstruita instige de Ludoviko la 13-a, verŝajne inter 1622 kaj 1645, cele al la relokigo de katolikismo tiam superata de protestantismo.
La liceo cedis al la urbo parton de sia parko. Tial, Paŭo posedas nun belegan ĝardenon kun vido al la Pireneoj : la parko Beaumont.
Vi povos do promeni laŭplaĉe dum la kongreso en la apuda ĉirkaŭaĵo, kiu konsistas el la urbocentro mem kun distraĵoj kaj butikoj, el la bulvardo Pyrénées kaj parko Beaumont, kiuj formas (kun la kastela bieno) grandegan vegetaĵan spacon por promenado.
Promenanto laŭiranta tiun bulvardon, longa je 1,8 km rande de klifo, povas spekti en la malproksimo la ĉenon de la mont-aro Pyrénées kaj la montopinton Midi d’Ossau, kaj preterpasi la Paŭan kablotramon.
Sur la apogmuro, noĉoj indikas (rigardante al la fulmoŝirmilo) la nomojn kaj altitudojn de tiu parto de la tieaj Pireneoj.
La liceo enhavas inter siaj ekslernantoj, multajn eminent-ulojn, kiel Lautréamont, Saint-John Perse, kaj kompreneble Louis Barthou, kaj ankaŭ nuntempajn famulojn kiel Pierre Bourdieu, Henri Emmanuelli, Edouard Cissé, Daniel Balavoine…
Kongresejo oportuna
La liceo Louis Barthou disponigas por la kongreso alon de siaj konstruaĵoj. Tiel, en la sama loko kune troviĝas 5 laborsalonoj (24 ĝis 70 sidkokoj) ; la 200-sidloka kongresa salono, 130-ĉambra internulejo, kun 1- 2- aŭ 3-litaj dormĉambroj (Atentu : estas nur ŝtuparo, neniu lifto), kaj unu manĝejo. Por iuj spektakloj, ni iros en la centron de la urbo en adekvataj salonoj.