UNUAJ PAŜOJ EN GASKONA LINGVO
Prelego : la okcitana muziko
Esperanto kaj hispanaj rifunĝintoj dum la intercivitana milito
Plano B 3.0
Kien la E-vortaroj de la Franclingvanoj ?
Jules Verne esperantisto ! Universala lingvo por sentempa verkaro… La programo de la kongreso en Paŭo entenos unu gravan eron, nome rondan tablon titolitan : « Kien la E-vortaroj de la franclingvanoj ? ». Tiu « ronda tablo » prezentiĝos kiel miksa formo de prelego-debato inter tri ĉefaj figuroj de la far franclingvanoj nun uzataj vortaroj, nome : Andreo Andrio (Dictionnaire Pratique kaj Dictionnaire de Poche de SATamikaro), Ĵak Le Puil [1] (Grand Dictionnaire Français-Espéranto de Espéranto-France) por la dulingvaj vortaroj, kaj Michel Duc Goninaz (Plena Ilustrita Vortaro de SAT) por la nur Esperantaj.
Ne mankas demandoj pri tiuj vortaroj, ĉefe pri ties estontecoj : ĝisdatigo, en rilato al la evoluo de la lingvo(j), kaj al la postuloj de la uzantoj, kaj ankaŭ en rilato al la kreskanta banaliĝo de la retaj vortaroj. Ankaŭ leviĝas demando pri evoluo de la GDEF (Grand Dictionnaire Esperanto Français) [2] kaj pri reeldono de la Plena Vortaro, « poŝformata » versio de PIV, pri kiu, laŭŝajne multaj sopiras.
Al tiuj demandoj respondos kaj debatos la Rondtabluloj antaŭ la kongresanoj, kiuj ne nur spektos kaj aŭdos, sed havos la eblecojn partopreni, por demandi aŭ komenti, sed skribe.
Tiu sistemo, ne ofte uzata kadre de kongresoj, havas duoblan avantaĝon : unue ĝi solvas la problemojn de la kapricemaj mikrofonoj, kiujn cetere oni ĝenerale ne tro majstras pro manko de kutimo, kaj due, ebligos pli facilan partoprenon de homoj kiuj timas esprimiĝi laŭte antaŭ publiko, samtempe iom limigante la ne-tro-koncizemulojn. Kroma avantaĝo - ne la plej malgrava - kuŝas en ebleco kunigi la diversajn demandojn laŭ temoj. Ekde nun, ni konsideru la debaton malfermita : vi jam povas prepari viajn demandojn kaj/aŭ komentojn, eĉ (kaj prefere !) tuj sendi ilin al LaSago poŝte (S. Sire « Kien vortaroj ? » 85 impasse des Fées 74330 SILLINGY), aŭ rete (lasago@aliceadsl.fr kun temo « Kien vortaroj ? »), kaj kompreneble eĉ se vi ne partoprenos en la kongreso.
Komentoj kaj rimarkoj ankaŭ bonvenaj pri la formo elektita « Ronda tablo, kun skribaj demandoj ».
Serĝo Sir’
[1] Ĵak Le Puil kiu famiĝis ne nur kiel kantisto, sed ankaŭ kiel lerta tradukisto (en konstanta kunlaborado kun sia edzino Armela LeQuint) prelegos kadre de la kongreso precize pri la problemoj de tradukoj, kio havas evidentan rilaton al vortaroj.
[2] Paul Signoret, kiu reviziis la GDEF, (de Gaston Waringhien, eldonita de SATamikaro) pro sana stato ne povos partopreni la Rondan Tablon. Tamen, ĉar li multe kunlaboris kun Andreo Andrio, tiu lasta tutcerte povos respondi demandojn pri tiu vortaro.