La dimanĉa koncertejo : La Teatro Sankta-Ludoviko
Kiel pagi ?
Propagandiloj de la kongreso
Elŝuti La SAGOn N°49 pri la Paŭa kongreso
Informoj pri la kongreso publikitaj en La Sago N°51
Informoj pri la kongreso publikitaj en La Sago N°52
Informoj pri la kongreso publikitaj en La Sago N°53 La mistero de la urbodoma statuo ..
Plejkutime, urbodomojn ornamas alegoriaj respublikaj figuroj. Kial do, sur la frontono de la paŭa urbodomo troviĝas statuo de Talio [1], kun stelita frunto ? Fakte, la municipo establiĝis en la nunan urbodomon nur en 1878. Tiu konstruaĵo, situanta norde de la Reĝa placo, estas reale malnova teatro datumanta de 1862. Starigita sur la ruinaĵo de projektita preĝejo, la Teatro Sankta-Ludoviko2 estis aĉetata de la municipo, en 1876, por iĝi urbodomo. Post diversaj malfacilaĵoj, la teatro fermiĝis en 1968 pro nesekureco. Remalfermita en 1984, tiu prestiĝa kadro gastigas ekde tiam prelegojn, teatraĵojn, dancospektaklojn kaj koncertojn. La abundo da skulptaĵoj substrekas la alporton de la stilo de Napoleono la 3a. En tiu Itala teatro okazos la dimanĉon la koncerto de Kaj Tiel Plu.

[1] Talio (Θάλεια), laŭ helena mitologio, estas muzo de komedio kaj de kamparana poezio, filino de Zeŭso kaj Mnemozina. Ŝia nomo signifas ion kiel « floranto ». Komence ŝi estis kampara diino, eble diino de floroj, tial komedio origine estis ligita al kamparo. Ĉar ŝi estis gaja diino, ŝi fariĝis muzo de komedio. Oni diras ke ŝi eble estas la patrino de koribantoj, kun Apolono kiel patro. (El Vikipedio)