Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  fr |

Vendeo (en esperanto)


Vendeo

En Francio, la departemento estas administra divido de la teritorio, kiu estis kreita en 1789, dum la Franca Revolucio. Ghi estas sub autoritato de prefekto kun asistado de Departementa Konsilantaro. La prefektejo trovighas en la chefurbo de la departemento. Metropola Francio dividighas nun en 96 departementoj al kiuj aldonighas kvar transmaraj departementoj kaj kvar transmaraj teritorioj. La departementoj estas mem dividitaj en arondismentoj (324 entute), kiuj dividighas en kantonoj (preskau 4 000) mem dividitaj en komunumoj (pli ol 36 000).

La departemento Vendée (Vendeo) estis fondita per dekreto de la 26-a de februaro 1790. Ghi situas sude de la departemento Loire-Atlantique kiun trairas ghis sia elfluejo (estuaro) la riverego Loire (Luaro), la plej longa riverego de Francio (1012 km). Che ghia okcidenta flanko trovighas la Atlantika Oceano (250 km da marbordo inter kiuj 140 km da ereta sablo), oriente la departemento Deux-Sèvres, kaj sude la departemento Charente-Maritime. Du insuloj estas al ghi kunligitaj : Île de Noirmoutier (atingebla per vojo veturebla dum malalta tajdo) kaj "Île d’Yeu". La chefurbo de Vendeo estas La Roche-sur-Yon. La sub-prefektejoj estas en Les Sables d’Olonne kaj Fontenay-le-Comte. La departemento subdividighas en tri arondismentoj de kiuj la tri menciitaj urboj estas la chefurboj kaj kiuj dividighas mem en 31 kantonoj kaj 283 komunumoj.

Vendeo havas hodiau 560 000 loghantojn. Ghia areo estas 701 553 hektaroj. Ghiaj chefaj richofontoj estas agrikulturo, fishkaptado, turismo (3-a vico post la sud-orientaj mediteraneaj departementoj Var kaj Alpes-Maritimes), kaj la malpeza industrio.

Origine, ghia chefurbo estis Fontenay-le-Comte, urbeto kiu situas sudoriente kaj kiun trairas rivero nomata "Vendée" pro la blanketa koloro de ghia akvo. Tiu nomo venas fakte de la gaula — malaperinta lingvo — vorto "vindos", kiu signifas blanka.

La Roche-sur-Yon

Post la Franca Revolucio de 1789, de 1792 ghis 1795, Francion regis reghimo de Asembleo nomita "La Convention" (La Konvencio). Ghi aboliciis la monarkion kaj proklamis la respublikon. Unu el ghiaj projektoj estis translokigo de la prefektejo al La Roche-sur-Yon, izolita vilagho sur monteto de hegha kamparo. La strategia kaj administra intereso estis en tio, ke ghi situas meze de la departemento.

La 25-an de majo 1804, unu semajnon post kiam li proklamis sin imperiestro (18-an de majo 1804) Napoleono la 1-a decidis realigi la projekton de la Konvencio per konstruado de nova urbo sur la ruinoj de la vilagho La Roche-sur-Yon, cele al pacigo de Vendeo plagita pro terurega civila milito dum kiu, lau diversaj taksadoj, pereis 220 000 Vendeanoj el loghantaro de chirkau 500 000.

Li volis fari el ghi centron de disvolvado por la tuta departemento. La planon desegnis la ingheniero Cormier, kiu trovis inspiron en skemoj de la "ideala urbo", laumoda en la 18-a jarcento ("Jarcento de la Lumoj"). Ghia formo estas tiu de pentagono kiu estas hodiau la emblemo de la urbo. Kun larghaj avenuoj kaj stratoj, grandaj konstruajhoj por la administracioj, vasta placo ebliganta la arigon de 20 000 militistoj, La Roche-sur-Yon ne povis havi la pitoreskan charmon de malnovaj civitoj kiuj naskighis kaj etendighis sen planado. Estas vershajne ke ne multaj urboj en la mondo shanghis sian nomon tiom da fojoj en malpli ol jarcento : unue nomita "Napoléon" en 1804, la nova urbo ricevis la vilaghonomon "La Roche-sur-Yon" dum 15 tagoj en 1814, poste "Bourbon-Vendée" de aprilo 1814 ghis aprilo 1815 sub la "Restauration" (Restaurado, t.e. la periodo kiam revenis la monarkio), "Napoléon" de aprilo ghis junio 1815, ree "Bourbon-Vendée" de junio 1815 ghis 1848, "Napoléon-Vendée" sub la Dua Imperio, de 1848 ghis septembro 1870 ! Kiam revenis la Respubliko, aperis sendube pli saghe havigi al la urbo la originan nomon de la iama vilagho sur kiu ghi estis konstruita. La enskribo "Napoléon-Vendée" aperas ankorau nun gravurita sur la fasado de la fervoja stacidomo, che la flanko de la fervojoj. Kun la alveno de la fervojo, en 1866, la urbo etendighis ekster la pentagono kun same malrektaj stratoj kiel la ceteraj urboj.

Inter la glavo kaj la spirito...

Respondi pri tia deveno estas afero ne facila. "Chu vi scias kion mi plej admiras en la mondo ? Tio estas la senpoveco de la forto fondi ion. Estas nur du potencoj en la mondo : la glavo kaj la spirito. Kun la tempo, la spirito chiam venkas la glavon." La homo kiu diris tion, turnante sin al Louis de Fontanes (1757-1821), kiun li nomumis granda mastro de la universitato, estas neniu alia ol Napoleono. Iom tro malfrua estis lia agnosko : la napoleonaj militoj ruinigis Francion kaj altiris al ghi malamon de chiuj nacioj de Europo. Mortis en ili pli ol miliono da homoj. Inter la postmortaj admirantoj de Napoleono fifamighis la imperiestro Jean Bedel Bokassa de Centrafriko kaj la chilia diktatoro Augusto Pinochet... Sendube ne pro humaneco Napoleono volis "civilizacii" au "pacigi" Vendeon. Por jheti Francion en militoj kiuj estis semontaj la morton kaj ruinighon en tuta Europo, li ja bezonis sekurigi siajn malantauajn poziciojn. El la junuloj perforte rekrutitaj ankau en Vendeo por lia granda armeo, por kontentigi lian ambicion de superregado, multaj dizertis.

Hodiau

La Roche-sur-Yon strebas hodiau disvastigi principojn de Libereco, Egaleco kaj Frateco alimaniere ol per glavo. Ghi forte volas farighi krucvojo de universala frateco. La urbo estas ghemelita kun kvin civitoj : Gummersbach (Germanio), Tizi-Ouzou (Algherio), Coleraine (Norda Irlando), Drummondville (Kebekio), Cáceres (Hispanio). Ghi partoprenas en agadoj de disvolvado kaj de partnereco kun tri urboj : Tambacounda (Senegalo), Costache Negri (Rumanio), El Yamoun (Palestino). Ghi estas krome membro de la reto REVE, starigita en 1994, en kiu grupighas dek europaj urboj kun celo faciligi la moveblecon de la gejunuloj en profesia formado en la kadro de staghoj : Afandou (Grekio), Assen (Nederlando), Burg (Germanio), Cáceres (Hispanio), Coleraine (Norda Irlando), Gummersbach (Germanio), Horsholm (Danio), Leksand (Svedio), Oulainen (Finnlando). La urbo subskribis paktojn de amikeco en 1991 kun Zibo (Chinio), kaj en 1989 kun Burg (Germanio). Intershanghoj okazis ankau kun Bignona (Senegalo, 1987-1994) Makhatchkala (Rusio, 1994), Poprad (Slovakio, 1992), Chimbote (Peruo, 1988-1995). La Roche-sur-Yon havis 52 947 loghantojn en la censo de 1999.

En decembro 1998, la urbo La Roche-sur-Yon ricevis la oran stelon de ghemeligho por la organizado de "Latitudes" (t.e. internaciaj renkontighoj de La Roche-sur-Yon). Tiu premio rekompensas chiun jaron la ekzemplodonajn urbojn sur la tereno de la internaciaj rilatoj. Nur deksep urboj ghin ricevis en Europo. En 2000, parto el la kastelo de "Plessis" ricevis la nomon "Domo de la Mondo kaj de la Civitano". Malfermata al la publiko, ghi estas je la dispono de la asocioj kaj organismoj, kiuj laboras por la internacia solidareco. Tie estas eble konsulti dokumentaron kaj prezenti ekspoziciojn. La Roche-sur-Yon karakterizighas krome per intensa asocia vivo. En 2000, ekzistis 1935 urbaj asocioj, t.e. 36,54% da asocioj por 1000 loghantoj dum la meza nacia procento estas 12,75% por 1000 loghantoj.

Latitudoj

En tiu spirito de universala Frateco, ekde 1998, la urbo La Roche-sur-Yon organizas internaciajn renkontighojn sub la nomo "Latitudes" (Latitudoj) en kiu kunighas festado kun pripensado pri problemoj de nia tempo. Ekzemple, en 1999, la temo de "Latitudoj" estis "Chu unika valuto, unika lingvo ?" en kiu junaj Europanoj el partneraj urboj povis partopreni. Tiuokaze, 210 gimnazianoj pridemanditaj pri la demando de komuna lingvo esprimis tiel esprimighis :
72 opiniis ke la angla farighos la komuna lingvo de komunikado inter la europaj civitanoj.
19 ke tio estos artefarita lingvo, kiel Esperanto,
145, ke chiu konservos sian propran lingvon kaj lernos aliajn europajn lingvojn.
Konsidere al la malofteco de la informado kaj al la foresto de pripensado kaj de debato pri demando tiel peza je konsekvencoj, tio estas treege interesa rezulto por Esperanto. Eblecon ricevis la asocio Espéranto-Vendée, fondita en 1996, mallonge prezenti Esperanton. La ideo de tiu lingvo sen landlimoj estas nun pli bone komprenata malgrau la fortega premo aplikata por devigi la mondon paroli hegemonian lingvon kiu estas faktoro de kresko de tutmonda malekvilibro.

Esperanto en La Roche-sur-Yon

Lingvo naskita en la koro kaj en la spirito de junulo forte animata per sopiro al universala frateco, al konstruaj rilatoj inter la popoloj, Esperanto iras tute nature en la direkto de la spirito kiu animas la urbon La Roche-sur-Yon. Ghi ne estas lingvo de superregado, kiun la plej forta trudas al la ceteraj. Ghi estas lingvo kiu kondukas la partnerojn dispartigi la strebadon por interkomprenigho, renkontighi duonvoje, sur neutrala lingva tereno. La frateco estas ebla nur en justeco kaj en la respekto de la aliulo. Tiel ne povas esti kiam tiu kiu regas chiujn richajhojn de sia lingvo, kiu scias eviti ties kaptilojn, trudas tiun chi al la aliulo por kiu tio estas fremda lingvo en kiu li estas mallerta, handikapita kiel dekstramanulo devigata skribi per la maldekstra mano au inverse.

Konstruaj rilatoj tiel establighis inter la asocio Espéranto-Vendée unuflanke, kaj la Urbo La Roche-sur-Yon, ghiaj Servoj kaj ghiaj loghantoj aliflanke. Pliaj klarigoj aperas en la franca en la ceteraj paghoj de Espéranto-Vendée.
Oficiala ttt-ejo de la Urbo La Roche-sur-Yon :
http://www.ville-larochesuryon.fr/

ttt-ejo de Ouest-France pri La Roche-sur-Yon :
http://www.larochesuryon.maville.com/
Turisma Oficejo de La Roche-sur-Yon :
http://www.ot-roche-sur-yon.fr/







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs