La vorto de la OKK-prezidanto
Lingvofestivaleto
La kongresejo (Espace Georges Palante)
Kiel atingi la kongresejon « Georges Palante » en Hiliono
Poŝtkartoj kaj poŝtmarkoj
Kongres-malferma parolado de la OKK-prezidanto
Salutvortoj de Jakvo Ŝram’ (nome de SAT)
Bonvenigo de Alano Redoto (1a vicurbestro de Hiliono)
Intervention de Alain Redot (1 er Adjoint d’Hillion) Ni volegas prezenti kongreson proksima al niaj kolektivaj nunaj zorgoj.
Krizo havas kaŭzojn bone
konatajn kaj devigas nin komenci
profundajn tujajn ŝanĝojn
.
Sed kiujn ?
Tiel ni alpaŝos, kun fakuloj,
konkretajn problemojn el nia
medio :
la abelmortado kaj la
akvopoluado. Ĝi pridemandas
niajn kutimajn agmanierojn
pri nia nutro-produktado. Ni
bone scias ke ni nepre kontestu
nian aktualan organizadon je
la elpaŝo al la naturo, sed kiu
elektota vojo ?
Ni spronu niajn pripensojn per :
debato pri kriza eliro, evoluoj
kaj proponoj.
la dokumenta filmo pri Louis
Guilloux « la nesubiĝinto »,
engaĝita pensisto kaj verkisto. Li
konkretigis siajn agadideojn...
Kaj eĉ en la arta programo ni trovos pripensigajn elementojn, tra la tekstoj de Gijomo kaj la verkaĵo de Pablo Neruda (Canto General).
Estu trankvilaj, ni antaŭvidis malstreĉajn momentojn meze de tiuj gravaj debatoj.
Momentoj por spiri kaj eskapi,
malkovrante ĉirkaŭaĵon de San
Briego, ĝian belan golfeton kaj
belan regionon per la tuttagaj
proponitaj ekskursoj :
tiu ĉi oriente de la
departemento, kadre de Argoato
(argoat bretonlingve = interna
parto de Bretonio). Vi malkovros
la mezepokan urbon Dinan kaj
ĝian ĉirkaŭaĵon.
tiu alia okcidenta ekskurso
(vidu malsupre) malkovrigos al
vi marbordojn kaj lokajn
specialaĵojn.
Kaj evidente kulturajn, amuzajn vesperojn.
Kongreso por pripensi nian estontecon antaŭ ol aliaj homoj pensos ĝin anstataŭ ni.
Por la OKK
(Organiza Kongresa Komitato),
La prezidanto : Philippe Stride