Congrés de sat amikaro 2010 Armor

Artikoloj :

puce Iru ekskursi orienten !
puce Iru okcidenten ĉe la gaŭloj !


Iru ekskursi orienten !


Mardon la 6an de aprilo 2010 9h ĝis 17h

Kavaliroj, monaĥoj, ... kaj vi !

Sur la spuroj de la Mezepoko tra Dinan kaj Léhon.

- 9 :00 foriro de San-Briego per aŭtobuso
- 10 :00 Dinan piedira [1]

  • vizito de la urbo komentata esperante
  • ekstero de la mezepoka kastelo, remparoj kaj defendoturoj
  • la placo Bertrand du Guesclin,
  • franc-konestablo en la centjara milito
  • la trabfakaj domoj en la urbocentro kaj la horloĝturo
  • la placo Saint Sauveur kun la preĝejo kaj ties historio
  • la angla ĝardeno kun belega vido super la riveron Rance
  • la strato Jerzual, kiu kunligas la urbon kun la haveneto

aŭtobuse al la manĝejo
- 12 :30 manĝo ĉe Les Pifaudais en Quévert
- 14 :00 Léhon

  • la abatejo Saint Magloire fondita en la 9-a jarcento
  • la kastelo de la 11-a jarcento
  • piedirado laŭ la rivero Rance (3 km) ĝis la haveneto de Dinan (se necese, eblos iri aŭtobuse)
    - 16 :00 aŭtobuse al San-Briego (alveno ĉ. 17 :00)

- Prezo : 30 € (kun manĝo)
- Pli detale vidu « La Sago »-n N° 59


[1] Facila surpavima piedirado, sur ebena aŭ malsuprendekliva.

 
OKK SAT-Amikaro 2010 – ESPERANTO 22 chez Alain LE MAU 9 rue de St Aubin 22120 YFFINIAC

Dank'al spip