Congrés de sat amikaro 2010 Armor

Artikoloj :

puce Iru ekskursi orienten !
puce Iru okcidenten ĉe la gaŭloj !


Iru okcidenten ĉe la gaŭloj !


Ni estas en 78 post J-C (Jacques Chirac ). La tuta Gaŭlio estas okupata de eŭropanoj parolantaj fuŝe la anglan. Tuta Gaŭlio ? Ne, du vilaĝoj loĝataj de nevenkeblaj bretonoj rezistas ankoraŭ kaj ĉiam kontraŭ la potenco de la fuŝangla lingvaĉo, kaj la vivo ne estas facila por la adorantoj de la makdonalda kulturaĉo….

Marde, post la SAT-Amikara kongreso, ni proponas al vi iri kune okcidenten por malkovri la belegan marbordon konsistantan el rozkoloraj granitŝtonoj sed ankaŭ veran gaŭlan vilaĝon kaj veran esperantan vilaĝon…

Ekskursa plano :
- 9 :00 Foriro de San-Briego per aŭtobuso
- 10 :00 : Malkovro de la duoninsulo « Renote » en Tregastel ĉe la rozkolora granitŝtona marbordo apud Perros- Guirec
- 11 :30 : Vizitado de la gaŭla vilaĝo en Pleumeur Bodou.
- 12 :00 : Gaŭla manĝaĵo en la ĉefkabano de la vilaĝo. La bretona magia supo estos eble trinkebla !
- 14 :00 : Veturado ĝis Pluezek tra urbeto Treguier kaj kastelo « La roche Jag »
- 16 :00 : Vizito de la muelejo Kraka en Pluezek
- 16 :30 : Malkovro de la statuoj de esperantistino Marie Eon
- 17 :00 : Manĝeto kun la urbestro de Pluezek
- 18 :00 Aŭtobuse al San-Briego (alveno ĉ. 19 :00)
- Prezo : 35 € (kun manĝo)


Ĉu vi konas Asterikson kaj Obelikson ? Kompreneble Jes ! Tiuj amuzaj kaj batalemaj gaŭloj estas konataj de ĉiuj. Sed ĉu vi rigardis kie lokiĝas ilia eta vilaĝo ? Spektu atente la mapon : estas ĉe ni apud la Armorika marbordo…

Mia edzino Hélène kaj mi estas ankaŭ veraj gaŭloj ekde 20 jaroj. Fakte, ni estas de tiu tempo volontuloj en asocio kiu nomiĝas « la gaŭla vilaĝo » kaj zorgas pri tre bela sed nekonata gaŭla vilaĝo kreita 24 jarojn antaŭe.

Tiu loko estas turisma parko kie ĉiuj familianoj de la tuta mondo ŝatas ludi kune kaj malkovri samtempe la vivon de niaj gaŭlaj prauloj. Sed estas ankaŭ asocio kiu helpas ĉiujare pagi la instruistojn de ĝangalaj lernejoj en Nord-Togolando.

Dum la SAT-amikara Kongreso Armor 2010, marde, ni plezure ĉiĉeronos vin Okcidenten de nia departemento. Tie estas la marbordo tre bela kun egaj rozkoloraj ŝtonamasoj. Ni vizitos unue piede la duoninsulon « ile Renote » en Tregastel. Tiu natura loko estas mirinda miksaĵo inter maro, rokoj kaj arboj. Kiam oni pripensis lokon por nia gaŭla vilaĝo, oni elektis unue lokon kiel tiu.

Sed poste, la vera elektita loko kie la vilaĝo estis konstruita, estis Cosmopolis kion ni vizitos tuj poste. En Pleumeur Bodou lokiĝas la scienca parko Cosmopolis kie oni povas spekti inter arboj strangan blankan globegon « le radome » kiu ebligis je la 1960a jaro televidumi tra-space kun usonanoj. Nun tiu Globo estas historia monumento sed ĝi estas por ni la bretonaj gaŭloj bela luneto lokita en nia kamparo. Oni nomas tiun globegon « Radum » rilate al niaj maljunaj romiaj amikoj.

Do, apud tiu konata luneto lokiĝas nia gaŭla vilaĝo kiun mi plezure montros al vi. La vilaĝo estas belega kun lageto kie anasoj kaj anseroj ĉiam banas sin. La domoj estas argile konstruitaj kun kanaj tegmentoj kiel la veraj gaŭlaj domoj sed ankaŭ kiel la domoj de niaj afrikaj amikoj en Togolando. Ĉiujare, ĉirkaŭ 60 000 vizitantoj partoprenas en la diversaj proponataj agadoj kaj ebligas al ni perlabori multan monon por helpi en Afriko.

Ni tagmeze manĝos tie gaŭlan manĝaĵon antaŭ ol veturi ĝis alia vilaĝo tre konata de la esperanta mondo : Pluezek ! Tie okazas bretona miraklo ekde 12 jaroj : La internaciaj esperantaj renkontoj de Pluezek kun pli ol 120 partoprenantoj kiuj ĉiujare gustumas la veran ĉarmon de bretona somero. Pluezek estas vilaĝo apud Paimpol kie ni vizitos esperante tre belan muelejon « Kraka » kun mirega vidaĵo ĝis insuleto Brehat. Tuj poste, ni kune teumos en la ĝardeno de Marie Eon, esperanta talenta skulptistino. Ne forgesu vian fotilon ĉar tie vi povos foti belegajn skulptaĵojn kaj eĉ veran bretonan « Ankou » el la maro….

Esperanto estas ŝlosilo por gustumi novan landon kaj lokon. Tion ni celas por vi !

J.C. Dubois
marbordo ĉe gmail.com
Pluezekaj renkontoj - www.pluezekesperanto.net
Gaŭla vilaĝo - levillagegaulois.free.fr

PNG - 92.7 ko
 
OKK SAT-Amikaro 2010 – ESPERANTO 22 chez Alain LE MAU 9 rue de St Aubin 22120 YFFINIAC

Dank'al spip