Congrés de sat amikaro 2010 Armor

Artikoloj :

puce Mervili - noktofesto
puce Lino Markovo
puce INTERKANT’ prezentas "Kanto Ĝenerala"-n
puce Gijomo
puce Teatraĵo : La Atendejo


INTERKANT’ prezentas "Kanto Ĝenerala"-n


Article en français

Kongresejo - Hiliono - dimanĉon la 4an de aprilo 2010 ekde la 21a

PNG - 159.4 ko

La interregiona koruso « Interkant’ » fondiĝis en majo 2009 cele al promocio de « Ĝenerala Kanto ». Interkant’ kunigas plurajn kantgrupojn el diversaj regionoj (Bretonio, Anĝuo, Normandio, Alzaco, Parizo, Sudokcidenta parto de Francio). Potence de 50 gekantemuloj, solistoj kaj muzikistoj, sub gvidado de Franjo LEVEQUE, ili sukcese jam prezentis tiun kantverkaĵon en Bureso kadre de omaĝo al Georges Lagrange la 12an de julio 2009.

Tiu koruspoemaro verkita de Pablo NERUDA, muzikigita de la greko Mikis THEODORAKIS, krias ribelojn kontraŭ ĉiuj opresaj formoj de la epoko de konkistadoroj ĝis tiu de nuntempaj diktatoroj, sed ankaŭ impona solidareckanto al la subprematoj, la humiligitoj, la ekspluatitoj.

La muziko de THEODORAKIS entenas fortojn, violencojn, dolorojn kaj tristecojn je la ritmoj de la versoj de lia amiko Pablo NERUDA.

 
OKK SAT-Amikaro 2010 – ESPERANTO 22 chez Alain LE MAU 9 rue de St Aubin 22120 YFFINIAC

Dank'al spip