Congrés de sat amikaro 2010 Armor

Artikoloj :

puce Abeloj en danĝero : atesto de du abelbredistoj.
puce Batalo pri akvo en Bretonio
puce Elirejo el krizoj
puce Louis Guilloux la nesubigito


Batalo pri akvo en Bretonio


Article en français

Lunde 5a de aprilo 2010 14-16 h

Kolektiva agado de asocioj por proponi kredeblan alternativan politikon

Prelego/debato en franca lingvo kun Gilles Huet el asocio « Akvo kaj bretonaj riveroj » kaj Paola, italia esperantistino kiu proponas prelegojn pri medio.
Temos pri verdaj algoj kaj akvo en Bretonio kaj en Italujo.

Prezento de la asocio « Akvo kaj Bretonaj Riveroj »

« Akvo kaj Bretonaj Riveroj » estas asocio (1901-a leĝo) kreita de salmkaptistoj kaj natursciencistoj maltrankvilaj pro malapero de tiu belega fiŝo el bretonaj riveroj.
Poste, la asocio plilarĝigis sian agadon kaj sian pensadon al ĉiuj problemoj pri administrado kaj protektado de akvo kaj naturaj medioj, de fonto ĝis maro.
Libera de politika, sindikata kaj konfesia apartenado, la asocio agas en la 4 bretonaj departementoj, Maniko kaj Atlantika Luaro, helpita de skipo (dekkvino de konstantuloj) kaj cento da aktivuloj. La asocio estas ankaŭ helpita de milo de aliĝintoj kaj kunigas centeton da lokaj asocioj partigitaj en granda okcidento.

 
OKK SAT-Amikaro 2010 – ESPERANTO 22 chez Alain LE MAU 9 rue de St Aubin 22120 YFFINIAC

Dank'al spip