Congrés de sat amikaro 2010 Armor

Artikoloj :

puce La vorto de la OKK-prezidanto
puce Lingvofestivaleto
puce La kongresejo (Espace Georges Palante)
puce Kiel atingi la kongresejon « Georges Palante » en Hiliono
puce Poŝtkartoj kaj poŝtmarkoj
puce Kongres-malferma parolado de la OKK-prezidanto
puce Salutvortoj de Jakvo Ŝram’ (nome de SAT)
puce Bonvenigo de Alano Redoto (1a vicurbestro de Hiliono)
puce Intervention de Alain Redot (1 er Adjoint d’Hillion)


Kiel atingi la kongresejon « Georges Palante » en Hiliono


Article en français

Trajne :

Atingi la stacidomon de San-Briego.
Bonvolu anonci vian alvenhoron kaj reir-horon ĉe la stacidomo de San-Briego plenigante laŭcelan parton de via aliĝilo ; kunveturado povus esti organizota.

Alia ebleco de la stacidomo de San-Briego : buse per « TUB » ĝis Hiliono. 10’ piede, elirante la stacidomon, direktiĝu dekstren laŭ la bulvardo « Charner » ĝis rondoplaco de la bulvardo « Clemenceau », maldekstren direktiĝu al centro de la urbo, ĉe la fino de la bulvardo, dekstre situas busstacidomo TUB (Transportoj Urbaj San-Briegaj).

Uzu linion 60 « gare urbaine – Hillion centre »
Busbileto prezo : 1€
Busbiletaro de 10 biletoj prezo : 8,70€ (1h valide)
www.tubinfo.fr

Aŭte :

De la urbo RENNES :
- N136 ROCADE NORD – LORIENT – BREST – SAINT-MALO (15 km proksimume)
- N12 SAINT-BRIEUC - BREST – PACE
- Daŭrigi : N12 / E5O (80 km proksimume)
- Eliru rapidan vojon uzante : SAINT-RENÉ - GARE D’YFFINIAC – HILLION
- Je trafikcirklo uzu la 2an elirejon - Daŭrigi : D81 al HILLION
- Sekvu vojindikilojn HILLION – (proksimume 6 km) eniri HILLION – « l’espace Georges Palante » estas indikita je via maldekstra flanko tuj post via alveno ĉe la centro de la urbeto « HILLION » post dekstra ĝirejo.

Ŝipe aŭ naĝe :

Nepre kalkulu kun la tajdhoraro por atingi la ŝiphavenon de San-Briego « Le Légué » aŭ elektu grundadon ĉe strando de Hiliono.

Kaze de problemo, bonvolu ne alvoku « SNSM aŭ CROS » sed alvoku poŝtelefonojn :

- Philippe 06 76 29 90 11
- Laurent 06 31 57 84 44
- Alain 06 76 46 89 29
- Franjo 06 76 27 51 78

Adreso de la kongresejo

Espace Georges Palante
2, rue Ollivier-Provost HILLION
22120 - HILLION

Mapoj :

- la Urbo : http://maps.google.fr/maps?ie=UTF8&ll=48.506142,-2.643242&spn=0.06733,0.181789&z=13
- la strato : http://maps.google.fr/maps?ie=UTF8&ll=48.513577,-2.667199&spn=0.004207,0.011362&z=17

 
OKK SAT-Amikaro 2010 – ESPERANTO 22 chez Alain LE MAU 9 rue de St Aubin 22120 YFFINIAC

Dank'al spip