Accueil | plan du site | A propos de ce site | Contacts | Rss | En Esperanto | Espace rédacteurs

  eo |   fr |

La penso de D-ro Zamenhof fronte al aktualeco


Zorgoplena jam de sia infanaĝo pro la serĉado de la paco, D-ro Zamenhof, patro de la Internacia Lingvo Esperanto, rifuzis esti proponita por laNobel-premio en 1909. Sekve de peto partopreni en la unua kongreso de la Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio (TEHA), en 1914, li malakceptis la inviton per jenaj vortoj :

"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas "homarano" [1], kaj ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan
malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti : krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj - kiel nature sindefenda ago - estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj ; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta ; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta.Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma ..."

Jardekoj da malfeliĉaĵoj kaj kruelaĵoj neniam ĉesis konfirmi la klarvidon de Zamenhof rilate la naciismojn kaj la politikajn kaj religiajn ekstremismojn. Nu, en Francio, estas pli facile enkonduki Halloween en la instruestablejojn ol pripensadon pri D-ro Zamenhof, lia verko, lia penso, pri la lingvo kiun li donacis al la mondo.


[1] Termino kiu difinas en Esperanto la apartenon al la homaro kiel patrio.







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT Amikaro - 134, Boulevard Vincent Auriol - 75013 Paris - t.01 44 24 50 48 - f. 01 44 24 50 02