Accueil | plan du site | A propos de ce site | Contacts | En Esperanto | Espace rédacteurs

  fr |

Cours de second et troisième degrés


Perfektiga perkoresponda kurso de Esperanto

dua kaj triagrada

- Perfektigho
- Preparado al la ekzamenoj

Cours de second et troisième degrés pour le perfectionnement et la préparation aux examens

Remarque : Ce cours s’adresse à toute personne capable de lire et d’écrire un texte ou une lettre en Langue Internationale.
Il nécessite donc une bonne connaissance de base de l’espéranto.

La perfektiga kurso celas havigi, al chiu lingve ankorau ne sperta Esperantisto, pli firman konon de la Internacia Lingvo. Tiel ghi malfermas la vojon al pli profunda ekspluatado de la strukturoj kaj stilaj eblecoj, al serchado de persona kaj bona (internacia) stilo en verkado au tradukado de publikigeblaj artikoloj, ktp.

Ghi enhavas plurajn eblecojn, tiel konsistigante tre flekseblan, ne trudecan helpon cele al via progreso al la plena posedo de la Internacia Lingvo Esperanto. Memkompreneble, la sukcesshancoj dependas de la studemo, seriozeco, kaj konstanteco de la lernanto.

- Lau via nuna scipovo kaj praktikado de la lingvo,
- lau via deziro prepari la ekzamenojn de Franca Esperanto Instituto,
- lau via engagho au deziro farighi aktivulo en la Esperanto-Movado, ktp...

nia skipo de kursgvidantoj povas helpi vin.

# Se vi deziras plifirmigi viajn bazajn konojn de la lingvo per strukturitaj metodoj, vi povas, sub gvidado, lauiri la lecionojn de jenaj libroj, kies kosto estas entenata en la pago por la elektita kurso :

- 1a : Por la praktikantoj , de Pierre BABIN
- 1b : Pashoj al plena posedo , de William AULD # Se vi deziras speciale prepari ekzamenon — Ateston pri Praktika Lernado, Ateston pri Kapableco —, vi ricevos alterne kun trejnado per adaptitaj lingvaj ekzercoj, jam elprovitajn taskojn, kies korektado okazos en la kondichoj mem de la koncerna ekzameno.
# Lau plene libera formulo, post interkonsento kun la kursgvidanto, vi povos :
- elekti mem tradukotajn taskojn, kiuj aparte plachas al vi (au ricevi sugestojn de la kursgvidanto),
- aldoni al la traduko personajn komentojn, se la enhavo inspiras vin,
- verki tekstojn chu sugestitajn, chu elektitajn de vi (aktualajhoj, sociaj au politikaj temoj, impresoj pri libro, filmo, vojagho, surstrata sceno, ktp). Amplekso libera.

Vi tiel rajtos sendi ghis 15 korektotaj taskoj. Kompreneble, vi aldonu al tiuj bazaj laboroj chiujn eblajn demandojn, kiuj shajnas al vi oportunaj pri tiu au alia lingva punkto ne tre klara.
Sur la kunmetita alighilo, vi elektu unu el la tri proponitaj sugestoj. Ni serchos por vi la kursgvidanton, kiu plej bone povos helpi vin.
Notu ke la alighilo al la kurso rajtigas vin iri, lau via propra ritmo, ghis la fino de la elektita formulo. Shanghigho de kategorio supozas novan alighon (krom en la kazo de tuj konstatebla eraro en la elekto).

Praktikaj rimarkoj

Vi bonvolu :
- aldoni afrankitan koverton al chiu korektota tasko por resendo al vi ;
- resendi chiujn tekstojn, kiujn ni havigas al vi, konservante por vi kopion por komparo kun via korektita laboro( kompreneble, krom la libroj ) ;
- rezervi duonpaghan marghenon por la korektoj kaj rimarkoj.







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT Amikaro - 134, Boulevard Vincent Auriol - 75013 Paris - t.01 44 24 50 48 - f. 01 44 24 50 02