Accueil | plan du site | A propos de ce site | Contacts | En Esperanto | Espace rédacteurs

  en |   eo |   fr |   it |   ja |   ko |

jp- Hiroŝimo —2006国際女性デーひろしま集会の名において、みなさんに心からの友情のあいさつ


2006国際女性デー連帯のメッセージ

世界の女性のみなさん

 2006国際女性デーひろしま集会の名において、みなさんに心からの友情のあいさつ を送ります。

 今年は日本国憲法が公布されて60周年になります。  その9条の平和主義、法のもとでの男女平等をうたった14条・24条は、平和な社会を めざして活動する女性の歩みを力強く支えてきました。  私たちは、今年も3月4日に国際女性デーひろしま集会を持ちます。集会では14条と 24条の草案に関わった米国女性ベアテ・シロタ・ゴードンさんの半生と日本の女性たち の戦後の歩みを描いた「ベアテの贈り物」というドキュメンタリー映画を上映し、平和憲 法と女性をテーマに講演を聴きます。  今なお世界では争いが続いています。その中で、日本では特に9条を変え、戦争をする 国にしようとの動きが強まっていることを私たちは懸念しています。戦争では真っ先に弱 い立場の人たち、女性・こども・老人の人権がふみにじられます。  私たちヒロシマの女性は、改めて憲法のこれらの条文を学び、世界の女性の平和や人権 の活動に協力していきたいと願っています。宗教や民族、文化の壁を越えて世界の女性た ちが手を携え、21世紀の平和の構築のためにともに支えあっていきましょう。

 日本国憲法の9条と24条を示しますので、あなたの国の状況と比べてあなたのご意見 を私たちの集会によせてください。メッセージは集会で展示します。

第9条   日本国民は、正義と秩序を基調とする国際平和を誠実に希求し、国権の発動たる  戦争と、武力による威嚇又は武力の行使は、国際紛争を解決する手段としては、永  久にこれを放棄する。   前項の目的を達するため、陸海空軍その他の戦力は、これを保持しない。国の交  戦権は、これを認めない。 第24条   婚姻は、両性の合意のみに基づいて成立し、夫婦が同等の権利を有することを基  本として、相互の協力により、維持されなければならない。   配偶者の選択、財産権、相続、住居の選定、離婚並びに婚姻及び家族に関するそ  の他の事項に関しては、法律は、個人の尊厳と両性の本質的平等に立脚して、制定  されなければならない。

 2006国際女性デーひろしま実行委員会・広島市 代表 信政ちえ子

広島県の女性の地位向上と社会参画をすすめる会 日本女性会議2007ひろしま実行委員会 ヒロシマ・セミパラチンスク・プロジェクト 広島市地域女性団体連絡協議会 WEプラザ女性団体・グループ連絡会 国際婦人年広島県連絡会 シネマキャラバン 新日本婦人の会広島県本部 通信労組 広島県医労連女性部 広島県母子寡婦福祉連合会 広島市よい本をすすめる母の会 広島市職員労働組合女性部 広島市母親連絡会 広島市女性団体連絡会議 広商連婦人部協議会 婦人民主クラブ(再建)広島支部 セイブ・ザ・イラクチルドレン広島 広島市教職員組合女性部 広島YWCA 広島市母子寡婦福祉連合会 広島市自治労連女性部 広島県母親連絡会


Solidareca Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2006


Mesaĝo el Hiroŝimo :

En la nomo de la Komitato por la Virina Tago de UN, 2006, 23 virinaj organizoj de la gubernio Hiroŝimo, kaj la municipo de Hiroŝimo, sendas solidarecan mesaĝon al vi tutmonde, nur pere de esperantistoj en la mondo. Komisiite de la Komitato same kiel lastaj jaroj, mi petas kunlaboron de esperantistoj :

Traduki la mesaĝon en vian nacian lingvon. Kaj ĝin transdoni al virina grupo, aŭ organizo, aŭ al persono, kaj de ĝi ricevi respondan mesaĝon ĝefe pri pensoj aŭ opinio pri la artikoloj 9-a kaj 24-a de la Japana Konstitucio. Kaj, traduki en Esperanton lime en A-4a formato, ne per dosiero, sed kiel tekston rete sendi al mi. Responda mesaĝo de persono havu noton pri nomo, aĝo, sekso, profesio kaj loĝloko, lando. Ĉiujn respondojn ni presos ĝis la 20a de februaro, prezentos en la kunveno de la Tago.

Jen, la mesaĝo de la Komitato :


Solidareca Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2006

En la nomo de Komitato por la Internacia Virina Tago 2006 en Hiroŝimo ni sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton. En ĉi jaro ni havas 60jaran datrevenon de la Japana Konstitucio, kies 9-a kaj 24-a artikoloj forte tenis paŝojn de aktivaj virinoj por paca socio. Ni havos la 4an de marto kunvenon por Internacia Virina Tago. En la kunveno ni spektos dokumentfilmon "Donaco de Beate" pri postmilita vivo de japanaj virinoj kaj usonanino Beate Sirota Gordon, kiu prilaboris por la artikoloj 14-a kaj 24-a, kaj ni havos prelegon pri la "Japana Konstitucio kaj virinoj".

Ankoraŭ nun daŭras milito en la mondo, kie ni timas, ke nun en Japanio fortiĝas socia movo ŝanĝi aparte la artikolon 9-an, por ke Japanio povu militi. En milito oni neglektas unue homajn rajtojn de malfortaj homoj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Ni virinoj en Hiroŝimo denove lernas la artikolojn de la Konstitucio, kaj deziras kune labori por paco kaj homaj rajtoj de virinoj en la mondo. Ni virinoj man-en-mane tenu reciproke trans muroj de religio, nacieco kaj kulturo por konstruo de paco en la 21a jarcento.

S-ino Nobumasa tieko, la reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2006, kaj Municipo Hiroŝimo. Kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/de Japana Virina Konferenco 2007/Semipalatinsk Projekto/de Lokaj Virinaj Organizoj/WE-Palaco/de Internacia Virina Jaro de UN/Kina Karavano/Novjapana Virina Asocio/de Telekomunika Industrio/Japana Medicinisto/de Bonfarto de Familio sen Patro(gubernia kaj urba)/de Patrino por Bonaj Libroj/de Urbaj Oficistoj/ de Patrinoj(gubernia kaj urba)/de Virinaj Organizoj/de Komercisto/Virina Demokrata Klubo(rekonstruita)/Savu Irakan Infanon/de Urbaj Instruistoj/ YWCA de Hiroŝimo/de Municipaj Oficistoj.

La 9-a Artikolo de Japana Konstitucio. La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aŭ uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton. Por realigi la celon de la antaŭa paragrafo ĝi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaŭ aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno.

La 24-a Artikolo de Japana Konstitucio. Geedzeco konsistu nur el reciproka konsento de viro kaj virino, kaj estu tenata per reciproka kunhelpo sur la bazo de agalaj rajtoj de edzo kaj edzino. Koncerne al elektado de edzo aŭ de edzino, rajtoj pri propraĵoj, heredado, elektado de loĝejo, eksedziĝo, kaj ankaŭ al aliaj aferoj rilataj al geedzeco kaj familio, leĝoj estu farataj de la starpunkto de individua digno kaj la esenca egaleco de ambaŭ seksoj.


Respondan mesaĝon al : s-ino OSIOKA Taeko ; rete : osioka@mail.goo.ne.jp

===

Komplementa noto. HM

Jam tre malnova afero estas la ligiteco de Esperanto, lingvo portanta la ideon de justeco, kun la emancipado de la virinoj. Ĵus antaŭ ol morti, Eliza Orzeszkowa (1841-1910) ricevis de Zamenhof la Esperanto-tradukon de sia romano "Marta". En ĝi ŝi pritraktis la vivkondiĉojn de virino falinta en senhelpeco post la forpaso de sia edzo. Per tio, tra la pola verkistino, kiu metis sian talenton serve al la komprenigo de la problemoj de la virinoj, de la judoj kaj de la servutuloj por tiel antaŭenigi iliajn rajtojn, Zamenhof bele omaĝis al ĉiuj viktimoj de maljusteco. La Esperanto-traduko de la romano vekis viglan intereson en Svedio, kie ĝi stimulis la virinan movadon. Ĝi poste atingis Ĉinion, kie aperis du ĉinlingvaj tradukoj, kaj Japanion, kie, per sia konsciiga rolo, ĝi alportis fortan subtenon al emancipado de la tieaj virinoj.

Sub la titolo "Portraits de femmes sans frontières" (Portretoj de senlandlimaj virinoj), la ttt-ejo de SAT-Amikaro prezentas (bedaŭrinde nur en la franca) virinojn kiuj, ekde la patrino, edzino kaj filinoj de Dro Zamenhof, ludis/as gravan rolon en la historio de Esperanto. Alia dulingva artikolo aperas sub la titolo "http://satamikarohm.free.fr/article.php3 ?id_article=405) . Menciindas ke SAT eldonis du aparte legindajn librojn : "Vualo de l’silento" (Ĝura) kaj "Vivbruligita" (Suad). Ili pritraktas pli precize la vivkondiĉojn de virinoj en landoj kie okazas sinistraj interpretado kaj devojiĝo de la islama religio. Raporto de la jaro 2002 pri antaŭa Virina Tago de Hiroŝimo aperis dulingve. Tiam, dank’ al Esperanto, la organizantinoj ricevis 31 mesaĝojn el 21 landoj. En 2006, pro la rapideco laŭ kiu disvastiĝas Esperanto, tre certe eblas fari nekompareble pli bone ! Estas konsilinde pritrakti tiun aferon ankaŭ kadre de la Esperanto-kursoj por instigi la gelernantojn al praktika uzo de Esperanto por aparte grava solidareca agado. Bonvolu larĝskale diskonigi tiun alvokon ĝis la limoj de via imagkapablo kadre de virinaj organizoj, en la virina gazetaro, kaj ankaŭ individue, ktp. Estas preferinde skribi tre koncize, sed klare kaj trafe : oni pensu pri tiuj kiuj havos la pezan taskon pretigi tradukon de tiom multe da mesaĝoj en malmulte da tempo. Ne forgesu la limdaton : 20an de februaro 2006.

— -

GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO

SERVICE DE PRESSE DE SAT-AMIKARO

Inscription et désinscription sur simple demande

Enskribiĝo kaj malenskribiĝo laŭ simpla peto.

Rédacteur /Redaktanto : Henri Masson

Kontraŭspama retadreso / Adresse antipourriel : (Forigu la signon "#" / Supprimez le signe "#")







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT Amikaro - 134, Boulevard Vincent Auriol - 75013 Paris - t.01 44 24 50 48 - f. 01 44 24 50 02