La 61a Kongreso de Sat-Amikaro okazos en YZEURE de la 15a ĝis la 18a de aprilo, organizata de Esperanto Moulins-Allier. Yzeure situas tute apude de Moulins norde de la departemento Allier kaj apartenas al komunumaro de 26 komunumoj. Fakte sur mapo de Francio, eble vi ne tuj trovos ĝin. La plej simpla metodo konsistas en meto de via fingro centre de Francio, kaj malrapide forigi ĝin. Sub ĝi vi malkovros Moulins-n. Yzeure tuŝas ĝin eoste... Tie staras YZEURESPACE, la kongresejo.
Ni elektis tiun lokon por organizi nian kongreson tute simple ĉar ĝi estas la plej bela kaj taŭga loko kiun ni povas trovi en la regiono kaj plie ĉar la urbo akceptas nin kun etenditaj brakoj en kiel eble plej bonaj kondiĉoj. Pri tio ni estas tre dankemaj.
YZEURESPACE estas kultura komplekso kiu povas akcepti ĉiajn spektaklojn kaj diversajn eventojn. La eblecoj en tiu loko estas grandaj. Kvankam ni ne estas en granda urbo, ni disponas la plej modernajn facilaĵojn por la komunikado.
La du ĉefaj partoj de la kongresejo estas "la teatro Silvia-Monfort" kaj "la Kvadrato" (le Carré).
La teatro Silvia-Monfort : kun 450 sidlokoj, ĝia arkitektura elpensado de Elizabeta stilo, ege malfermita, ebligas miksi naturan kaj nenaturan lumojn. Ĝi estas provizita per la plej laste eltrovitaj teknikaĵoj, i.a., per video-sistemo ebliganta gigantformatan surekranigon de kasedoj, de DVD-diskoj aŭ de persatelitaj elsendaĵoj.
Tie ni organizos por la kongreso la grandajn kunvenojn (ĝeneralan kunsidon...).
La Kvadrato : kun 200 ĝis 650 sidlokoj, ĝi disponigas sonajn kaj lumajn ekipaĵojn sendependajn. Ĝi ebligas organizadon de diversaj manifestacioj : kongresoj, ĝeneralaj kunsidoj, dancaj vesperoj, spektakloj, ekspozicioj, profesiaj salonoj...
Tie okazos la manĝoj, la burboneja fest-vespero kaj ankaŭ staros la libroservo.
Ni ankaŭ disponos belan kaj praktikan trinkejon en la centro de la kongresejo apud la akceptejo.
Pro ĉiuj tiuj bonaj cirkonstancoj kaj multaj aliaj kialoj kiujn vi malkovros, ni havos belan kongreson...
La OKK