Congrés de sat amikaro 2012 Pau

Kiel aliri ?

Alveno

Logotipo trajno vagonaroPer trajno : Stacidomo en Ĉatoruso sur linio Parizo-Limoĝo. Urbaj senpagaj aŭtobusoj (linio 4) vendrede kaj sabate. Reiro lunde per preferinde surloka interkonsento kun aŭtouzanta kongresano, aŭ se ne trovita, per kongresa (tute malgranda) aŭtobuseto.

logotipo auto veturiloPer aŭtomobilo : per rapida vojo A20, senpaga inter Vierzono kaj Brivo Galjarda (Brive-la-Gaillarde). Elirejo 14 direkto « Saint-Maur-Cap-sud » (Atentu la rapidum-kontrolilon ĉ 4,5 km post la elirejo, ĵus antaŭ la kongresejo).

logotipo amfiteatroPriskribo

La centra ejo de la kongresejo estos la amfiteatro de la liceo, granda spektakl-salono kun granda scenejo. Tie okazos la laborkunsidoj, la ĉefaj prelegoj kaj la vesperaj spektakloj.

La enirejo de la amfiteatro mem konsistigas grandan ejon, kie troviĝos la akceptejo, la trinkejo, Vinikosmo kaj pentraĵ-ekspozicio.

Tuj apude troviĝas la salono "Berio", kiu verŝajne uziĝos por matenmanĝi, laborgrupoj, k prelegoj. Pli malproksime en domo nomita "Campus" troviĝos ĉe la unua etaĝo la dormejoj, kaj teretaĝe la libro-servo, en salono "Félicien Baronnet".

logotipo handikapulojAtentu ke, en tiu lernejo, nenio estas adaptita por handikapuloj. La kongresaj salonoj troviĝas teretaĝe tamen kun foje kelkaj ŝtupoj, sed la dormejoj troviĝas ĉe la unua kaj dua etaĝoj.

logotipo akceptadoAkceptado

Sabate, la akceptado funkcios la tutan tagon en la enirejo de la amfiteatro, ekde la 8a. Vendrede vespere, ĉar tiam ni ne disponos la amfiteatron, ĝi okazos en la salono "Berio" (Salle Berry), kiu estos sage indikita. Tiu akceptado estos nur « minimuma », nome, ĝi nur ebligos la tujan tranoktadon, kaj necesos sin prezenti denove sabate por ricevi la diversajn dokumentojn/rajtigilojn.

Dimanĉe la akceptado funkcios nur laŭ la tiamaj alvenantoj (tre malmultnombraj).

 
OKK67, chez S. Sire, 85 imp des Fées 74330 Sillingy - Retadreso : satam.kongres67 CE free.fr

Dank'al spip