La populara ukraina gazeto “Art-Mozaika” (334 000 ex.), destinita al la junularo, dediĉis longan artikolon al Esperanto en sia numero de la 19a de julio 2007, kelkaj tagojn antaŭ la 120a jariĝo de Esperanto. Interesatoj povas ricevi la ruslingvan originalon de la iniciatinto de la klopodoj, aŭtoro de la baza artikolo kaj tradukinto : Pavel Mojhaev
El la ĵurnalo "Art-Mozaika", Numero 30 (527) de la jaro 2007, paĝo 9
Ĝi estas la plej sukcesa kaj prospera inter ĉiuj artefaritaj lingvoj. Tiuj, kiuj opinias, ke Esperanto apartenas al la pasinteco, eraras. Ĝi daŭre evoluas, kaj dank’ al interreto ĝia komunumo konstante pligrandiĝas kaj plijuniĝas.
Jam la helena filologo Aleksarĥo kaj la romia kuracisto Galeno pensis pri la kreo de artefarita lingvo. Mezepoke multaj sciencistoj serĉis la "racian lingvon", kiu devus iĝhi la ideala ilo por la pensado. Pri tio okupiĝis Neŭtono, Lejbnico, Francisko Bekono kaj Kartezio. Tamen eĉ ne unu el tiaj lingvoj estis realigita : ĝis la komenco de la 19a jarcento la internaciaj rilatoj kreskis sufiĉe malrapide. Tamen, kun la paso de tempo la situacio ŝanĝiĝis : la kvanto de literaturo en la naciaj lingvoj lavange kreskis, dum la internaciaj rilatoj iĝis pli intensaj. En tiuj kondiĉoj la lingva problemo iĝis aktuala por multaj.
La 26an de julio 1887 en Varsovio aperis negranda, 40-paĝa broŝuro, titolita "Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro". La libreto estis subskribita per la pseŭdonomo "Doktoro Esperanto" - tiu vorto, en la nova lingvo signifanta "tiu, kiu esperas", baldaŭ iĝis la nomo de la lingvo. La broŝuron aŭtoris 26-jara varsovia kuracisto Lazaro Zamenhof. Pri sia projekto li ekpensis jam infanaĝe kaj antaŭ la publikigo li multe prilaboris ĝin, provante la lingvon praktike kaj bonigante ĝin. Zamenhof estis tre talenta pri la lingvoj : krom la rusan, li perfekte regis la polan, germanan, francan kaj jidan, krome li bone regis la hebrean lingvon, la bazojn de la latina, helena kaj litova lingvoj. En sia projekto li sukcesis realigi ege trafajn solvojn. Krome, ekde la komenco mem Zamenhof rigardis sian lingvon ne kiel "lingvon de la komercistoj", sed kiel la ilon, kiu povas unuigi la homojn de la diversaj nacioj, kiel la spiritan instrumenton de la popola interproksimiĝo. Tio ludis ege gravan rolon dum la unuaj tempoj de la evoluo de la lingvo. Dank’ al la entuziasmuloj la lingvo rapide disvastiĝis komence en Rusio, Europo, kaj poste ankaŭ sur la aliaj kontinentoj. Aperis gazetoj, tradukoj kaj originalaj verkoj. En 1905 en Francio okazis la unua internacia Esperanta kongreso, kaj en la 20-30aj jaroj Esperanto iĝas konsiderinda socia fenomeno. Inter la laboristoj de USSR kaj Eŭropaj landoj estis organizita aktivega korespondado en Esperanto ; ĝin, kiel la lingvon de eventuala malamiko studas la ruĝ-armeanoj kaj oficiroj de Usono. Bedaŭrinde, komence la totalismaj reĝimoj de Germanio kaj USSR, kaj poste ankaŭ la Dua Mondmilito malbonige efikis la disvastigon de Esperanto : centoj da aktivuloj kaj miloj da ordinaraj adeptoj estis fizike neniigitaj. Tamen post la Dua Mondmilito la E-movado renaskiĝis. La ĝeneralaj konferencoj de Unesko tri-foje akceptis favorajn rezoluciojn pri Esperanto, kaj la plej granda E-organizo (UEA) jam dum multaj jaroj tenas la oficialajn rilatojn kun UN kaj Unesko.
Preskaŭ ĉiuj elementoj de Esperanto estas ne elpensitaj, sed prenitaj el la ĉefaj eŭropaj lingvoj, la gramatiko estas grave simpligita - la klara vortfarada sistemo ebligas facile krei novajn vortojn surbaze de la jam studitaj. Ĉio ĉi faras Esperanton lingvo relative facile studebla. En Esperanto la skribo estas fonetika (ĉiu litero estas legata ĉiam same) kaj la akcento estas fiksita (ĉiam en la antaŭlasta silabo). Ĉiuj vortoj de la sama parolelemento estas konjugaciataj kaj deklinaciataj ĉiam same ; ĉiu substantivo finiĝas je -o, ĉiu adjektivo - je -a, dum la verboj havas nur 6 finaĵojn ! La simpleco de la gramatiko estas samtempe la fonto de la riĉeco : en Esperanto ajna vorto povas alpreni ajnan gramatikan formon, kio ofte ne eblas en la naciaj lingvoj. La vortoj de Esperanto estas prenitaj el la eŭropaj lingvoj kun minimumaj ŝanĝoj. Multaj tiel nomataj "internaciaj vortoj" de la helen-latina deveno estas kompreneblaj unuavide : telegrafo, telefono, viruso, matematiko, kontinento, ambulatorio, elektrono, centro ktp. Entute Esperanto havas ĉ. 40 sufiksojn kaj prefikstojn. Se oni konas ilin ĉiujn, el unu radiko oni povas krei averaĝe 5-10 memstarajn vortojn (sen kalkuli la gramatikajn formojn), kaj el kelkaj radikoj - eĉ ĝis 50 ! Do, por esprimi en Esperanto la penson de ajna komplikeco, oni bezonas memorfiksi proksimume dekoble malpli da vortoj, ol oni bezonas dum la studado de nacia lingvo.
Esperanto, same kiel ĉiu alia lingvo, estas unika. Jen estas nur kelkaj ĝiaj interesaj apartaĵoj. En Esperanto estas libera vort-ordo. La frazon "Mi amas vin" (mi amas vin) oni povas diri per 6 diversaj manieroj, alimetante la vortojn. La vorto "amo" (amo) rimiĝas en Esperanto kun pli ol 50 vortoj, dum en la rusa lingvo - nur kun kelkaj. La plej ofta kaj eĉ trouzata rimo estas la paro "amo-flamo" (amo - flamo). La plej populara "esperantismo" inter la esperantistoj estas la vorto "krokodilo" kaj la responda verbo "krokodili" - paroli nacilingve inter esperantistoj - kio, pro la kompreneblaj konsideroj, estas rigardata kiel malbona tono. Tiujn, kiuj rompas tiun regulon, la esperantistoj nomas "krokodiloj".
Multnombraj eksperimentoj pruvis, ke la ekposedo de Esperanto grave plifaciligas la studadon de ajnaj aliaj fremdaj lingvoj. Iuj lernas Esperanton por trovi internaciajn kontaktojn. La aliaj dank’ al Esperanto trovas sian kor-amik(in)on, foje el tute fora lando. Tiaj nekutimaj paroj, kiel svedo-serbino aŭ germano-japanino por la Esperanta medio estas kutima afero. Por multaj Esperanto estas nur originala gimnastiko por la cerbo, por iuj - la kaŝ-lingvo. Ekzistas ankaŭ tiuj, kiujn allogas unuavice la Esperanta kulturo. En la Esperanta komunumo estas siaj "steluloj", siaj klaĉoj, siaj puntilioj kaj eĉ propraj tabuoj - unuvorte, ellerninte Esperanton la homo malkovras por si kvazaŭ paralelan mondon, plenan je vivo kaj eventoj.