Accueil | plan du site | A propos de ce site | Contacts | Rss | En Esperanto | Espace rédacteurs

  eo |   eo |

Protokolo - Kunveno de la 13a de oktobro 2007


Kunveno de la Pariza grupo de la 13a de oktobro 2007, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro

Ĉeestis : Julieto Boyer, Jakvo Fichou, Veroniko Girard, Vinko kaj Vito Markovo

Protokolis : Vinko Markovo

1. bilanco pri la kursoj

Laŭ la nunaj informoj (13a de oktobro), estas :
- 4 lernantoj en la unuagrada kurso de G. Meilhac lunde je la 18a30 ;
- 2 lernantoj en la unuagrada kurso de H. Bonjour merkrede je la 14a ;
-  ?? lernantoj en la duagrada kurso de Th. Pinet merkrede je la 16a ;
- ĉ. 10 lernantoj en la duagrada kurso de E. Barbay ĵaŭde je la 16a ;
- 3 lernantoj en la triagrada kurso de Vinko vendrede je la 18a. (notu ke kelkaj partoprenas en pluraj kursoj).

2. deĵorado ĉe budo en forumo de parizaj asocioj

Vendredon la 19an kaj sabaton la 20an de oktobro 2007, en « Champ de Mars », inter la 11a kaj la 19a, ni dividos budon 10 kvadratmetrojn granda kun 3 aliaj asocioj pri internacia solidareco kaj homaj rajtoj. Ni dividos tablon du metrojn granda kun alia asocio, kaj tute ne rajtos vendi ion ajn. Estus saĝe antaŭvidi du skipojn de du personoj por ĉiu tago. Pliaj detaloj pri tio baldaŭ estos sendita al listo de la pariza grupo.

3. uzado de la varbilopako

Ni devos organizi la « afiŝogluajn sesiojn » por uzi la novan propagandmaterialon de SAT-Amikaro en kelkaj strategiaj lokoj.

Je la 15a horo, okazis debato pri "Mortopuno : plu kontraŭbatalinda subpremilo". Partoprenis 15 personoj el kiuj 2 eksteruloj.


La venonta kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :

Sabato, la 13a de oktobro, je la 14a horo,

en la sidejo de SAT-Amikaro

Tagordo :

1. Bilanco pri la kursoj

2. Deĵorado ĉe budo en forumo de parizaj asocioj

Vendredon la 19an kaj sabaton la 20an de oktobro 2007, en « Champ de Mars », inter la 11a kaj la 19a, ni dividos budon 10 kvadratmetrojn granda kun 3 aliaj asocioj pri internacia solidareco kaj homaj rajtoj. Ni dividos tablon du metrojn granda kun alia asocio, kaj tute ne rajtos vendi ion ajn. Estus saĝe antaŭvidi du skipojn de du personoj por ĉiu tago.

3. Uzado de la varbilopako

Ni devos organizi la « afiŝogluajn sesiojn » por uzi la novan propagandmaterialon de SAT-Amikaro en kelkaj strategiaj lokoj.

4. Elekto de temoj kaj prelegantoj por la venontaj postkunvenaj debatoj

5. Diversaĵoj

Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :

Mortopuno : plu kontraŭbatalinda subpremilo

Laŭ la ĉeestantoj, la diskuto okazos ĉu en la franca, ĉu en Esperanto, ĉu en ambaŭ kun interpretado.

VENU MULTNOMBRAJ, KAJ DISKONIGU LA INFORMON !


Débat du 13 octobre sur la peine de mort


Le groupe parisien de l’Union des Travailleurs Espérantistes des pays de langue française, SAT-Amikaro, organise une une conférence-débat sur le thème de :

la Peine de Mort

un moyen d’oppression encore bien trop souvent d’actualité

Quelle est la situation actuelle concernant la peine de mort dans le monde ? Pourquoi encore se mobiliser sur ce sujet, et quels sont les nouveaux enjeux dans les pays où elle est abolie ?

Venez vous informer et débattre

Le samedi 13 octobre 2007

à 15 heures

Au siège de l’association :
134, boulevard Vincent Auriol
75013 Paris
Métro : Nationale







Voir la liste des articles
de la même rubrique



A télécharger


Mortopuno20071013 : franclingva afisxo, por papera disvastigo
PDF - 85.7 kb, 0 x 0 pixels
 
SAT Amikaro - 134, Boulevard Vincent Auriol - 75013 Paris - t.01 44 24 50 48 - f. 01 44 24 50 02