Accueil | plan du site | A propos de ce site | Contacts | En Esperanto | Espace rédacteurs

  eo |   fr |

Praktiku esperanton en Kvinpetalo !

Internacia esperanta kultur-centro en departemento Vieno (86)


Kongresojn ne eblas ĉeesti la tutan jaron. Tamen eblas ĉeesti malmultkoste internaciajn renkontiĝojn en esperanto-centroj kiel Kvinpetalo, kiu proponas la tutan jaron staĝojn por vasta publiko.

JPEG - 12.2 kb
SYM (Société Yvonne Martinot)

Kvinpetalo estas esperanta kulturcentro administrata de la asocio SYM (Société Yvonne Martinot). Ĝi organizas staĝojn por instrui pri esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (muziko, teatro, piedmigrado, botaniko, heraldiko, kuirarto, por citi nur ĉi jaran programon) per esperanto.
Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni ne amuziĝas, male...) kaj konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj. Sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la centro.

Kompreneble eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI , okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de du elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj nur surloke.

Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj plej novajn eldonitaĵojn.

Kvinpetalo ankaŭ organizas perkorespondan kurson kvarnivelan. La unua nivelo taŭgas por komencantoj, la dua por progresantoj, ktp. La aliĝintoj ricevas lecionojn kaj taskojn, kiujn ili plenumas kaj resendas por korektado.

Jen la venontaj staĝoj :

Jul. 8a-12aPraktikado de la lingvo (2a grado) skriba kaj parola.
Paŝoj al la Supera ekzameno
José Lafosse k Suzanne Bourot
Jul. 29a-Aŭg. 6aMuzika Staĝo - Kantoj, Ĥoroj, Orkestra muziko - Realigo de KDo. Eblas ĉeesti nur parte.Markov-familianoj
Aŭg. 12a-16aKvargrada Kurso : "Survoje al diplomo Altaj Studoj ". Tiu staĝo direktiĝas al ĉiuj.
(Ĝis nun, oni ne planis ekzamenan sesion dum ĉi staĝo)
Michel DucGoninaz k Janine Dumoulin
Aŭg. 12a-16aPreparado al traduko : (2a/3a grado)

- skriba

- parola (trejnado al tuja kaj samtempa tradukadoj)
Suzanne Bourot k Serge Sire
Aŭg. 16aPrelego de Ĵak Le Puil kaj Armelle le Quint (OSIEK premiitaj por traduko de "Vojaĝo ĝis noktofino" de Celine)
Tradukado : arto aŭ tekniko ?
Kanzona vespero, far Ĵak Le Puil
Ĵak Le Puil k Armelle le Quint
Okt. 27a-31aPraktikado de la lingvo duagrado
Praktika pedagogio, por esperanto-instruantoj/ontoj
Suzanne Bourot k Serge Sire

Vizitu kaj ekĝoju kvinpetalumi !


KVINPETALO
Esperanto-Centro
19 Rue du Lavoir
F-86410 BOURESSE

Tel./Faks. 33 (0)5 49 42 80 74
dum staĝoj : 33 (0)5 16 95 13 30
Ret : informoj(ĉe)kvinpetalo(punkto)org

http://www.kvinpetalo.org/

http://wwwlego-klubo.blogspot.com







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT Amikaro - 134, Boulevard Vincent Auriol - 75013 Paris - t.01 44 24 50 48 - f. 01 44 24 50 02