Kiel jam okazis dufoje kun granda sukceso, fine de oktobro (27 ĝis 31) okazos pedagogia staĝo en kvinpetalo. Ĝi konsistos el du grupoj :
Kun Josee Lafosse.
Kiu konas Josee, scias kiel ŝi scipovas rapide paroligi ĉiujn per diversaj agrablaj rimedoj en amika etoso, ne forgesante gramatikan progreson.
Kun Serge Sire kaj Mari-elen’ Desert.
Ne sufiĉas instrui. Por sukcesigi kurson, necesas ankaŭ regule kontroli, ĉu la lernantoj enkapigis la nociojn, scipovas uzi ilin, kapablas praktiki poste. Pri la diversaj rimedoj kaj teknikoj, la pedagogia grupo interŝanĝos en komplica kunlaboro kun Josee kaj ŝiaj lernantoj.
Tiu renkontiĝo ne ripetas la temojn jam elvokitajn en la du antaŭaj jaroj, sed daŭrigas nian programon : detale esplori la pedagogian fakon, temon post temo.
Kvinpetalo Esperanto-Centro 15 rue du lavoir Fr-86410 Bouresse tel 05 16 95 13 30 informoj@kvinpetalo .org
(La enirejo de la centro, kun akceptejo kaj manĝoĉambro, situas ĉe 4 rue du bureau, en la domo "Janine Vincent", apud la garaĝo)
Por pliaj informoj, vizitu la retejon de Kvinpetalo