Perfektiga perkoresponda kurso de Esperanto
dua kaj triagrada
Perfektiĝo
Preparado al la ekzamenoj
Cours de deuxième et troisième degrés pour le perfectionnement et la préparation aux examens : tarif normal 38€. Tarif chômeurs, moins de 25 ans : 19€. Chèque à l’ordre de SAT-Amikaro
| Remarque : Ce cours s’adresse à toute personne capable de lire et d’écrire un texte ou une lettre en Langue Internationale. Il nécessite donc une bonne connaissance de base de l’espéranto. |
La perfektiga kurso celas havigi, al ĉiu lingve ankoraŭ ne sperta Esperantisto, pli firman konon de la Internacia Lingvo. Tiel ĝi malfermas la vojon al pli profunda ekspluatado de la strukturoj kaj stilaj eblecoj, al serĉado de persona kaj bona (internacia) stilo en verkado au tradukado de publikigeblaj artikoloj, ktp.
Ĝi enhavas plurajn eblecojn, tiel konsistigante tre flekseblan, ne trudecan helpon cele al via progreso al la plena posedo de la Internacia Lingvo Esperanto. Memkompreneble, la sukcesŝancoj dependas de la studemo, seriozeco, kaj konstanteco de la lernanto.
Laŭ via nuna scipovo kaj praktikado de la lingvo,
laŭ via deziro prepari la ekzamenojn de Franca Esperanto Instituto,
laŭ via engaĝo au deziro fariĝi aktivulo en la Esperanto-Movado, ktp...
nia skipo de kursgvidantoj povas helpi vin.
Vi tiel rajtos sendi ĝis 15 korektotaj taskoj.
Kompreneble, vi aldonu al tiuj bazaj laboroj ĉiujn eblajn demandojn, kiuj ŝajnas al vi oportunaj pri tiu aŭ alia lingva punkto ne tre klara.
Sur la kunmetita aliĝilo, vi elektu unu el la tri proponitaj sugestoj. Ni serĉos por vi la kursgvidanton, kiu plej bone povos helpi vin.
Notu ke la aliĝilo al la kurso rajtigas vin iri, lau via propra ritmo, ĝis la fino de la elektita formulo. Ŝanĝiĝo de kategorio supozas novan
aliĝon (krom en la kazo de tuj konstatebla eraro en la elekto).
Praktikaj rimarkoj
Vi bonvolu :
aldoni afrankitan koverton al ĉiu korektota tasko por resendo al vi ;
resendi ĉiujn tekstojn, kiujn ni havigas al vi, konservante por vi kopion por komparo kun via korektita laboro (kompreneble, krom la libroj) ;
rezervi duonpaĝan marĝenon por la korektoj kaj rimarkoj.